
Veturi al la regiono Písek por firmigi sian sanon estas la plej bona elekto. Humida aero proksime de la rivero Otava kaj natura medio de profundaj arbaroj kreas el la regiono oazon de freŝeco. Bonefikojn de ĉi-tiea klimato ankoraŭ obligas proksimaj kuraclokoj en Bechyně kaj en Vráž. Ili ambaŭ utiligas lokan torfon por terapia banado kaj kuracado de mov-, haŭt- kaj nervo-sistemoj. Rekte en Písek estas je dispono multaj masaĝejoj, rehabilitcentroj kaj sankompleksoj.
Ili uzas teknikojn de sporta kaj rehabilita, prema aŭ limfa masaĝoj, kinez i ologio [laŭ PIV2002], regres-, zon- aŭ flor-terapioj ktp. Vian sanon vi povas en Písek kaj ĉirkaŭe plifirmigi ankaŭ aktive: per promenoj, biciklante, per vizito de iu el multaj sanfiksaj centroj, naĝante en baseno aŭ varmigante vian korpon en vaporejo kaj saŭno. Dum somermonatoj oni povas perfekte naĝi rekte en la rivero. Lokanoj ŝategas sian Naĝejon de Venceslao (Václavská plovárna), kiu per etoso de la tridekaj jaroj de la pasinta jarcento sendube entuziasmigos ankaŭ vin. La sanon de la loĝantoj kaj vizitantoj memkompreneble prizorgas Hospitalo Písek (Nemocnice Písek). Ĝi apartenas al la plej bonaj en la respubliko kaj garantias kompleksan prizorgon en ĉiuj medicinaj fakoj. Por ambulatoria priflegado disponeblas ampleksa reto de privataj kuracejoj kaj apotekoj.
Ĉu vi scias, ke la unua enurba hospitalo ekfunkciis komence de
la 19-a jarcento kaj oni eniris ĝin el la tombejo ĉe Sankta Triunuo
(hřbitov u Svaté Trojice)? Tio verŝajne ne estis tro kuraĝiga por
pacientoj… Nuntempe ĉio jam estas alimaniere kaj la menciitan
historiaĵon vi povas ridetante rememorigi al vi dum promenado
laŭlonge de la rivero.
File date: 2.4.2009

This project is co-financed by the European Union and the South Bohemian Region.
© 2004 - Město Písek - odbor kultury a cestovního ruchu