Посетите Писек - город в Южной Чехии (по-русски) Látogasson el Písekbe, Dél-Csehország egyik legszebb városába (Magyar) Apmeklējiet Pīseku – pilsētu Dienvidčehijā (Latvian) Visitez Písek - ville de Bohême du sud (français) Vizitu Písek českyDeutschenglish
Menu
Tourism Information System Písek

Je via dispono

Ne eblas trankvila ripozado sen kompleta priservado. La loĝantoj de Písek tre bone komprenas tion, kaj tial ili tiom bonfartas siaurbe: ili koncentris en ĝin ĉion, kio bezonatas por aktiva vivo kaj neĝenata ripozado. Ĉiuj-ĉi servoj sekve agrabligas la restadon de urbovizitantoj. En Písek precipe disponeblas ĉiuj modernaj akiraĵoj: komerca, sanzorga kaj veterinara retoj, bankoj kaj bankaŭtomatoj, diversnivelaj hoteloj, familiaj pensionoj, malplikostaj tranoktejoj aŭ tendumejoj. Specialaĵo, jam du jarcentojn formanta la urban karakteron, estas tiel la nomataj someraj loĝejoj, t.e. trankvila, komforta kaj romantika loĝado ĉe privatuloj en urbaj domoj aŭ diversspecaj kabanoj situantaj en la ĉirkaŭa naturo.

..

Ĝuste la fenomeno de tiuj someraj loĝejoj logis pasintece artistojn el Prago, kaj sekve ne hazardas, ke multaj iliaj verkoj baziĝas sur lokaj realaĵoj. Kiel vizitantoj vi sendube estos kontentaj pri manĝoferto. Ekde tradiciaj ĉeĥaj bierejoj ornamantaj la urbocentron kaj per siaj ĝardenetoj ofte etendiĝantaj al la ombra Parko de Palacký, tra klasikaj restoracioj de eŭropa stilo ĝis internacia kuirarto. Agrable surprizos vin plejparte allogaj prezoj. Specifan atenton meritas kvinopo de ekskursorestoracioj. Estas pli ol agrable ekskursi en la natura ĉirkaŭaĵo kaj kiel unu el celoj de la promenado ĝui bonajn manĝadon kaj trinkadon. En naturo ja manĝo plej bongustas. Kaj oni ankaŭ belege dormas. Tial memkompreneble la ekskursorestoracioj ofertas bazon por dormemuloj. Ekskursojn al la ĉirkaŭaĵo helpas pruntejoj de aŭtoj, bicikloj aŭ boatetoj, je dispono estas ekipaĵo por diversaj sportoj. La enurban moviĝadon faciligas busoj kaj taksioj, ekster la urbon vi povas vojaĝi ankaŭ per trajno. Ĉiujn turismajn informojn, kontaktojn, mapojn, veturhorarojn, simple ĉiun necesan helpon liveros al vi Informcentro Písek lokita en la urbocentra piedzono. En la trankvileco de via hejmo [ inspiru vin ankaŭ la retpaĝaro de la Informcentro. Ni antaŭĝojas vian viziton!

Ĉu vi scias, ke Informcentro Písek akiris en la jaro 2003 la titolon
"la plej bona informcentro establita de urbo"?
La premion atribuis la prestiĝa turisma magazino COT business.

Map
Map
We Recommend
Fulltext
This project is co-financed by the European Union and the South Bohemian Region.

This project is co-financed by the European Union and the South Bohemian Region.