Посетите Писек - город в Южной Чехии (по-русски) Látogasson el Písekbe, Dél-Csehország egyik legszebb városába (Magyar) Apmeklējiet Pīseku – pilsētu Dienvidčehijā (Latvian) Visitez Písek - ville de Bohême du sud (français) Vizitu Písek českyDeutschenglish
Menu
Tourism Information System Písek

Pura naturo

Písek, la urbo en arbarmaro, tiel sonis unu el la unuaj reklamsloganoj, kiu invitadis turistojn al la urbo kaj ties ĉirkaŭaĵo komence de la pasinta jarcento. Pro la "arbarmaro" riĉa je ĉasbestoj kaj sopirata trankvilo ĉeĥaj reĝoj ŝatis Písek jam en mezepoko. En profundaj kaj zorgeme flegataj urbaj arbaroj ankoraŭ eblas observi grandan kaj nigran bestarojn. La pike spicitan ĉasaĵon oni povas gustumi en urbaj restoracioj…

..

La rivero Otava, la valbaraĵo Orlík kaj multnombraj sudbohemiaj fiŝlagoj kaj akvoprofundejoj krome kaŝas riĉan eblecon satigi fiŝkaptistan pasion. Siluetoj de silentaj fiŝkaptantoj ornamas la riverbordojn ekde frua printempo ĝis malfrua aŭtuno kaj eĉ estas nedisigebla parto de la urbovivo mem. Laŭlonge de Otava kaj al la arbaroj de Písek valoras promeni pro la saniga aero. La ĉirkaŭaĵo havas densan reton da turismaj piedvojoj kaj biciklopadoj en diversaj kategorioj. La sian trovas kaj portempaj ekskursantoj kaj postulemaj sportantoj. La biciklopadoj eĉ ligiĝas kun enlanda kaj internacia retoj kaj eblas do envicigi lokajn liniojn en vian pli ampleksan programon aŭ starti de la "Pordego al Suda Bohemio" al konatiĝo kun larĝa ĉirkaŭaĵo. Turisma frandaĵo estas la ekskurso laŭ la spuroj de brava soldato Švejk, mondkonata literatura figuro de la ĉeĥa verkisto Jaroslav Hašek. Ĝuste en la ĉirkaŭaĵo de Písek, Putim kaj Protivín, tiu Švejk zigzagis serĉante la vojon al sia regimento. Surbicikle, piede aŭ per speciale aranĝita historia trajno, akompanate de romanaj herooj, malnovĉeĥa muziko kaj refreŝiga biero, povas serĉi ĝin fine de somero ankaŭ vi!

Ĉu vi scias, ke super Písek elstaras la turo Jarník kun bela panoramo de la urbo, baseno de České Budějovice kaj montaro Šumava? Oni nomas ĝin laŭ la pinto de Montetaro de Písek (Písecké hory), sur kiu ĝi staras kaj super kiu la Suno leviĝas ĝuste dum la printempa ekvinokso.

Map
Map
We Recommend
Fulltext
This project is co-financed by the European Union and the South Bohemian Region.

This project is co-financed by the European Union and the South Bohemian Region.