
Multaj loĝantoj kaj urbovizitantoj serĉas aktivan ripozadon. Unu el tiuspecaj plej allogaj eblecoj estas lernado de ĉevalrajdado en la historia Landa ĉevalejo (Zemský hřebčinec). La nature ondiĝanta tereno de Červený ovčín proksime de la urbo ofertas neordinaran travivaĵon de promenado tra la sudbohemia pejzaĝo kun golfluda klabo enmane. Specifaĵo, pri kiu Písek disponas, estas tutjara skiado sur plastkovrita deklivo. Sur la monteto Hradiště interesiĝantoj utiligas krome dukilometran vojon por rulskikurado, motorĉaran areon kaj arbaran sportpadon.
Proksime de la rivero troviĝas multaj sportaj kompleksoj - ekde stadiono por vintraj sportoj kaj tenisludejoj ĝis moderna futbalejo kaj rekonstruita stadiono por atletiko. Apud la Diabla Pado (Čertova stezka) alpistoj povas surgrimpi rokon, akvosportistojn portas riverfluo al ekzercejo kun sovaĝa akvo aŭ eĉ plu, al la ponto de Zvíkov, kiu estas centro por ĉiuj ŝatantoj de adrenalina ŝnur-saltado. Centoj da homoj ĉiujare ĝuas la regionon de sur la rivero: la turisma projekto Otava Navigado (Otavská plavba) kondukas akvosportantojn ekde la urbo Sušice en Šumava trans la urboj Horažďovice, Strakonice kaj Písek sinsekve tra la tuta historia regiono Prácheň. Ĝi finiĝas ĉe la valbaraĵo Orlík, kie ŝatantoj de akvovojaĝado povas ŝanĝi kanuon al ekskursoŝipo por veturi ekzemple trarigardi la burgon Zvíkov aŭ la kastelon Orlík. Al Písek apartenas ankaŭ profesia sporto. El la loka hokea kovejo startis sian mondvojaĝon ekzemple Jiří Lála, Roman Turek kaj posedanto de Stanley-a pokalo Stanislav Neckář. El la proksima vilaĝo Smetanova Lhota devenas kaj al Písek ofte revenas la eminenta futbalisto Jan Koller. La urbo fieras ankaŭ pri elstaraj korbopilkistoj, manpilkistoj, skermistoj … Kiel ni menciis, ĝi estas ĉiam moviĝanta.
Ĉu vi scias, ke en Písek naskiĝis la historie la plej bona ĉeĥa skikuristino Kateřina Neumannová? Ŝi estas mondĉampiono kaj olimpika venkinto. En mondpokala konkurso je distanco 10 km per libera stilo ŝi venkis nurnurajn 171 tagojn post la nasko de sia filino Lucie.
File date: 2.4.2009

This project is co-financed by the European Union and the South Bohemian Region.
© 2004 - Město Písek - odbor kultury a cestovního ruchu, number of visitors this page since 18.5.2009: 549