
Malgraŭ sia denaska respekto al tradicioj estis Písek-anoj ĉiam progresemaj homoj. En la 19-a jarcento ili etendigis sian urbon trans la mezepokajn muregojn, plivastigis stratojn, konstruis novajn domojn, instalis akvokondukon en ilin kaj kiel la unuaj en Ĉeĥio ili lumigis la urbon per elektraj surstrataj lampoj. En la jaro 1888 eklaboris per la riverfluo funkcianta urba elektrejo, niatempe rimarkinda kaj ĝis nun funkcianta teknika memoraĵo. Písek kun tridek mil loĝantoj memkompreneble vivas ankaŭ per tute moderna vivmaniero.
Ĝi ofertas reton de specialigitaj vendejoj kaj ĉenon de grandmagazenoj. Disponeblas ĉio, je kio oni kutimas en Eŭropa Unio, sed kompreneble ankaŭ tiuspeca sortimento, kiun vi kiel turistoj, vizitante la unikan urbon Písek, atendas: tradiciaj produktoj de popolmetioj, ceramikaĵoj, lignaĵoj, lanaj tapiŝoj, teksaĵoj, sudbohemiaj kukoj, ormanitaj marcipanoj, abelmielo … Vi renkontas ilin ekzemple dum festenaj foiroj, kiuj sub barokaj kaj klasikismaj frontonoj de urbanaj domoj okazas kelkfoje dum jaro. La forta flanko de la sudbohemia industrio estas ankaŭ vitroproduktado, mondfame konataj krajonoj Koh-i-noor, sed precipe la loka biero! Fortgustajn markojn Budvar el Budějovice, Platan el Protivín aŭ Nektar el Strakonice vi povas gustumi en kelkaj el la abundaj enurbaj bierejoj, eblas eĉ viziti la bierproduktejojn mem. Unu el la malpli grandaj, nomatan Pivovarský Dvůr, oni trovas survoje al la mezepoka burgo Zvíkov proksime de Písek. Specifa por ĉeĥaj bierejoj, restoracioj, vinkeloj, stardrinkejoj kaj diskotekoj estas malfermhoroj - ofte ĝis mateno, kaze de intereso kaj bonhumoro de la gastoj.
Ĉu vi scias, ke la montriloj de la turhorloĝo sur la dekana
preĝejo en Písek estas interŝanĝitaj? La granda montras horojn kaj
la malgranda minutojn. Estas tial, ĉar la meĥanismo de unu el la
plej grandaj ciferplatoj en Ĉeĥio estus tro ŝarĝata pro rapida
ĉirkaŭmoviĝo de peza longa montrilo. Tial la loka horloĝisto Karel
Fiedler en la jaro 1874 solvis la fizikan problemon ruze
....

This project is co-financed by the European Union and the South Bohemian Region.
© 2004 - Město Písek - odbor kultury a cestovního ruchu, number of visitors this page since 18.5.2009: 280