Посетите Писек - город в Южной Чехии (по-русски) Látogasson el Písekbe, Dél-Csehország egyik legszebb városába (Magyar) Apmeklējiet Pīseku – pilsētu Dienvidčehijā (Latvian) Visitez Písek - ville de Bohême du sud (français) Vizitu Písek českyDeutschenglish
Menu
Tourism Information System Písek

Tradicioj daŭras

Sudbohemianoj amas sian regionon kaj de generacio al generacio transdonas ties tradiciojn. Ĝis nun ili prizorgas malnovajn popolkostumojn de prauloj; infanoj kaj plenkreskuloj en folkloraj ensembloj lernas danci tipe sudbohemiajn dancojn "Sousedská" ("Najbardanco") kaj "Skočná" ("Saltdanco") kaj ĉiuj konas popolkantojn [de|el] sia regiono. En iliaj melodioj kaj maĵoraj tonaloj respeguliĝas feliĉa karaktero de la loka popolo, vivĝojo kaj hejmamo. Ĉiujare fine de aŭgusto loĝantoj de Písek prezentas siajn kantojn kaj dancojn antaŭ siaj gastoj okaze de Internacia folklora festivalo.

..

Vivantajn tradiciojn eblas ĉi-loke renkonti ankaŭ alitempe dum la jaro: meze de la vintro oni renkontas precipe en vilaĝoj buntkolorajn procesiojn de maskuloj akompanantaj karnavalan festenon, kiu havas sian originon en pagana epoko. Printempo estas por sudbohemianoj ligita kun kolorigado de paskovoj, petkantado kun vergofrapiloj, sed ankaŭ kun elportado de Morena - simbolo de vintro kaj morto. Someron anoncas en Písek kelktaga urba festeno - loĝantoj de la urbo ekis ĝian tradicion jam en duono de la 18-a jarcento, kiam oni devontigis sin omaĝi urbodefendon kontraŭ franca okupado. Varmaj monatoj alportas en la distrikton Písek ankaŭ gajecon en formo de kermesoj, okaze de kiuj lokaj virinoj bakas kazeajn, papavajn kaj prunajn kukojn en tipe globa formo. Aŭtune la kamparanoj rememorigas tiel nomatan preĝejpatronan feston - pluan eklezian festenon, kiun mastrumantinoj provizas ankaŭ per tradiciaj bakaĵoj nomataj "hnětýnky". Surtable tiuokaze ne rajtas manki rostita ansero aŭ anaso kun knedloj kaj brasiko. Karpo kaptita en unu el multnombraj sudbohemiaj fiŝlagoj apartenas al la sanktvespera tablo, kiu malrapide finas la jarfestojn.

Ĉu vi scias, ke unu el la plej konataj ĉeĥaj popolkantoj prikantas la studentan vivon en la malnovtempa Písek? Trairante restaĵojn de la iama urba muregaro, verŝajne neniu ĉeĥa vizitanto rezistas al tento ekkanti "Když jsem já šel tou Putimskou branou"…( "Kiam mi iris tra Pordego al Putim…").

Map
Map
We Recommend
Fulltext
This project is co-financed by the European Union and the South Bohemian Region.

This project is co-financed by the European Union and the South Bohemian Region.