Посетите Писек - город в Южной Чехии (по-русски) Látogasson el Písekbe, Dél-Csehország egyik legszebb városába (Magyar) Apmeklējiet Pīseku – pilsētu Dienvidčehijā (Latvian) Visitez Písek - ville de Bohême du sud (français) Vizitu Písek českyDeutschenglish
Menu
Tourism Information System Písek

Renkontiĝo kun kulturo

Písek estas en Ĉeĥa Respubliko konsiderata kiel enradikiĝinta sinonimo por kultura medio. La urbo jam ekde sia ekesto baziĝis sur klereco kaj subteno de kulturo. La vidpunkto de artitektura kaj urbanisma kvalitoj por ĝi estis kaj restas unu el decidaj kriterioj por krei propran aspekton. La reĝa burgo en Písek estis siatempe pompa kaj pretenda konstruaĵo. Ĝi bedaŭrinde travivis ankaŭ mizerajn militjarojn, incendiojn kaj malkonstruadojn.

..

Tamen ĝi nuntempe estas ree agnoskata kultura loko: la muzeo de Prácheň, kiu situas en ĝiaj vastampleksaj spacoj, fieras pri la titolo "Eŭropa muzeo de la jaro 1996". Ĝi ofertas tre interesajn kaj interagajn ekspoziciojn, kiuj gvidas la vizitantojn ekde la plej fora pasinteco ĝis la nuntempo de la regiono. Ĝi ne preterlasas eĉ naturajn riĉaĵojn, al kiuj apartenas - imagu - vivaj eksponaĵoj de dolĉakvaj fiŝoj! Písek, kiu jam en la 14-a jarcento provizis la unuan ĉeĥan universitaton per multaj studentoj, konservis ĝis nun renomon de studenta urbo. Ĝia gimnazio ĝuis kaj ĝuas eminentan renomon kaj el la tuta lando venas al Písek studentoj de arbarista, arta aŭ filma lernejoj. Ĉi-loke elkreskis kaj aktivis vico da elstaraj ĉeĥaj kaj eksterlandaj artistoj, ĉar tioman renomon siatempe ĝuis la loka internacia violonlernejo de Otakar Ševčík. Pro ĝi oni nomas la urbon "Mekao de violonistoj". "Měsíc nad řekou" ("Luno super la rivero") estas fama teatraĵo de Fráňa Šrámek, kiu travivis en Písek sian adoleskantecon karakterizan ĝis nun kapteblan poezian etoson de la vespera Urbo de poetoj. Nemirinde, ke ĉi-tie ankaŭ mondfama muzikkomponisto Leoš Janáček trovis sian malfruan amon.

El ĉi-tiu regiono devenis kaj en Písek studis ankaŭ la nacia pentristo Mikoláš Aleš. Laŭ liaj skizoj ekestis dek unu esprimplenaj murdesegnaĵoj pri regionaj temoj sur la konstruaĵo de la iama hotelo Dvořáček vidalvide al la gimnazio. Koncize dirite, arton vi renkontos en Písek ĉiupaŝe kaj en ĉi-tieaj bildgalerioj vi povas aĉeti artaĵojn de nuntempaj lokaj artistoj.

Ĉu vi scias, ke en la jaro 2009 en Maltejo de Písek malfermiĝas daŭra ekspozicio pri konata desegnisto Radek Pilař kaj porinfanaj ilustraĵoj? Ĝi entiros vin kaj viajn infanojn en la mondon de ilustritaj figuroj el infanaj libroj, bildrakontoj, desegnofilmoj … Planu veran ekskurson!

Map
Map
We Recommend
Fulltext
This project is co-financed by the European Union and the South Bohemian Region.

This project is co-financed by the European Union and the South Bohemian Region.