Посетите Писек - город в Южной Чехии (по-русски) Látogasson el Písekbe, Dél-Csehország egyik legszebb városába (Magyar) Apmeklējiet Pīseku – pilsētu Dienvidčehijā (Latvian) Visitez Písek - ville de Bohême du sud (français) Vizitu Písek českyDeutschenglish
Menu
Tourism Information System Písek

Historia trezorejo

La urbo Písek estas tipa ekzemplo de vivanta pasinteco Přemysl Otakar la 2-a, unu el plej signifoplenaj ĉeĥaj reĝoj, por sia bezono konstruigis en la 13-a jarcento mezepokan burgon, sub kies muregoj fluas la orhava rivero Otava, kiu iam donis al la urbo Písek ĝian nomon (Sablo). Ekde la antikvaj tempoj oni ekspluatis ĉi-tie el la rivera sablo oron, la unuan fonton de vivrimedoj por la ĉi-tiea popolo.

..

Kvankam ĉiuj nuntempaj provoj ekspluati noblan metalon el la rivero aŭ el la montetoj ĉirkaŭ Písek montras, ke tiuspeca entreprenado ne estas profitodona, tamen la rivero Otava ĉiusomere brilas sub la sunradioj per siaj oreroj kaj logas al aventuro - konkurso pri orlavado okazas ĉiujare en la proksima vilaĝo Kestřany. Brilanta akvofluo logas ankaŭ al banado. Tiun fakton urbanoj utiligas rande de la urbo en ĉarma kaj per trankvila antaŭmilita atmosfero spiranta medio de la loka naĝejo U Svatého Václava (Ĉe Sankta Venceslao). Kelkcent metrojn laŭlonge de la riverfluo transigas la riveron Otava la plej malnova konservita ponto en Ĉeĥio, vera juvelo kaj simbolo de Písek,. La ŝtonponto kunigas la maldekstran bordon de Otava kun la urbocentro kaj ĉiutage tiun ĉi belegan interligon de historio kaj nuntempo suriras centoj da lokuloj kaj vizitantoj. Ĝi kondukas ilin inter malnovajn urbajn domojn, ofte ornamitajn per domblazonoj, inter preĝejajn kaj urbodomajn turojn, sed ankaŭ en trankvilon kaj ombron de plenkreskintaj arboj en 150 jarojn aĝa urboparko kun populara promenejo kaj tradiciaj bierejoj.

Ĉu vi scias, ke en la jaro 2008 oni finis la renovigon de la historia urbokerno de Písek? Krom gotikaj esplanadoj ĝi estigis belegan promenejon sub la burgo ekde Ŝtonponto ĝis |eksa Pord(eg)ejo al Putim. Plue rekonstruitan monumentan konstruaĵon de la malnova urba maltejo kaj ties ludetosan korton, kiu estis ligita kun Granda placo per tute nova trapasejo.

Map
Map
We Recommend
Fulltext
This project is co-financed by the European Union and the South Bohemian Region.

This project is co-financed by the European Union and the South Bohemian Region.