Посетите Писек - город в Южной Чехии (по-русски) Látogasson el Písekbe, Dél-Csehország egyik legszebb városába (Magyar) Apmeklējiet Pīseku – pilsētu Dienvidčehijā (Latvian) Visitez Písek - ville de Bohême du sud (français) Vizitu Písek českyDeutschenglish
Menu
Tourism Information System Písek

Historio de la urbo Písek

Surborde de la rivero Otava fondis la ĉeĥaj reĝoj meze de la 13-a jarcento la burgon kaj urbon Písek. Dank' al orminado kaj vigla komerca kaj produkta agado la urbo rapide elkreskis kaj ĝuis favoron de la regantoj Přemysl Otakar la 2-a kaj Venceslao la 4-a, kiuj ofte gastis tie. Ekde la 14-a jarcento ĝi estis centro de ampleksa regiono, nomata la regiono Prácheň. En la unua duono de la 15-a jarcento ĝi ludis gravan rolon inter kalikoprotektantoj (husmovadanoj).

..

Komenco de la tridekjara milito signifis por Písek katastrofon. La urbo estis trifoje konkerata kaj ĉiufoje konkerita, lastfoje la 30-an de septembro 1620, kiam imperiestraj soldatoj komplete detruis ĝin kaj la loĝantaro grandparte formortis. Ekde la 19-a jarcento la urbo tute ŝanĝas sian vizaĝon - ĝi eliras el la muregaro, en la antaŭurbaj kvartaloj kreskas tutaj stratoj da ludomoj, en la urbodomo venkas la ĉeĥa lingvo, estiĝas kulturaj institucioj kaj societoj kaj Písek estas nomata urbo de lernejoj kaj studentoj kaj Mekao de violonistoj. Samtempe ĝi fariĝas - kiel urbo en arbarmaro - ŝatata ripozloko kaj populara turisma celo. La historia urbocentro de Písek estas nuntempe proklamita kiel protektata historia monumentzono.

Memorindaĵoj de la urbo Písek

..BURGO - elstara verko de la ĉeĥa burgarkitekturo, konstruita en la duono de la 13-a jarcento por la tiama ĉeĥa reĝo Přemysl Otakar la 2-a. Dum la sekvaj jarcentoj la burgo perdis ĉiujn tri turojn kaj el la kvar originaj aloj konserviĝis nur parto de la okcidenta alo super la rivero Otava, en kiu alireblas granda gotika salono ornamita per kopioj de freskoj el la j. 1479. En la komplekso de burgaj konstruaĵoj, kies partoj estis en pasinteco rekonstruitaj por bezonoj de bierfarejo kaj kazerno, troviĝas nuntempe sidejo de Muzeo de la regiono Prácheň.

..ŜTONPONTO - la plej aĝa konserviĝinta ponto en Ĉeĥio, kaj post tiu en Regensburgo ankaŭ en la tuta Mezeŭropo, estis konstruita fine de la 13-a jarcento. Ĝi longas entute 111 metrojn kaj sur ambaŭ riverbordoj ĝi estis origine finita per defendoturoj, kiuj bedaŭrinde ne konserviĝis. La ponto estas ornamita per barokaj skulptaĵoj de Sankta Johano Nepomuka, Kalvario, Sankta Anna kaj Sankta Antonio de Padovo. La konstruaĵo estas proklamita kiel nacia kultura memorindaĵo.

..URBODOMO - duetaĝa konstruaĵo kun baroka fasado, du turoj kaj sonorilludo, sonoranta ĉiun plenan horon, konstruita en la j. 1740-1767. En la triangula timpanono troviĝas la urba blazono kaj super ĝi statuoj de Justeco, Forto kaj Pacienco. En la fasado estas lokiita memortabulo pri la lokaj naskiĝintoj - humanismaj kleruloj Jan Kocín z Kocínetu kaj Václav Hladič Písecký. Ĉe la enirejo al la konstruaĵo troviĝas tabulo omaĝe al viktimoj de naziismo el inter laboruloj de la urbo.
La urbodomo , same kiel aliaj domoj sur la ĉefplaco, havis origine arkadon, kiu estis nuligita en duono de la 19-a jarcento.

..DEKANA PREĜEJO DE NASKIĜO DE MARIA VIRGULINO - trinava konstruaĵo el la duono de la 13-jarcento, origine kun duopo de du samaltaj turoj. Unu el ili estis post la j. 1489 grandigita kaj nuntempe ĝi atingas la altecon de 70m. La preĝejo estis verko de la fama konstrumetiejo laborinta ankaŭ en la burgoj Písek kaj Zvíkov. Ene de la preĝejo troviĝas gotikaj murpentraĵoj kun temoj "Demeto desur la kruco" "Kristo la Suferanto", "Krucumo" kaj "Madono kun Kristo". Renesancaj ŝildoj de la norda navo devenas el la 16-a jc. La nuna meblaro estas komplete pseŭdogotika. En la alkonstruita baroka kapelo de Sankta Johano Nepomuka troviĝas kolora veduto de la urbo el la duono de la 18-a jc. Sur la granda turo pendas 4 sonoriloj el la metiejo de Marie Tomášková-Dytrychová el Brodek ĉe Přerov en norda Moravio.

..PESTOSTATUARO sur la placo de Aleš memorigas pri granda pesto en la j. 1713. Centre de la statuaro estas kolono, sur kies pinto staras statuo de Nemakulita Virgulino Maria. Sur kvadrata balustrado estas lokitaj skulptaĵoj de sanktuloj: Josefo, Sebastiano, Roĥo, Venceslao, Laŭrenco, Barbara, Francisko Ksavero, Maria Magdalena kaj papo Pius la 5-a. Sub la urboblazono kun jarindiko 1715, lokita sur la kolono, troviĝas kuŝanta figuro de Sankta Rozalio. Aŭtoro de la statuaro estas skulptisto Ch.Widemann el Pilzeno, kunlaborinta kun ŝtontajlisto F.Zeber el Horažďovice.
En pasinteco la statuaro estadis celo de procesioj, okazantaj regule ĉiun unuan dimanĉon post la 8-a de junio, omaĝe al liberigo de la urbo de francaj okupaciantoj en la j. 1742, kaj nomataj tn. Urba festo. Tiu ĉi tradicio estis renovigita en la j. 2005.

..MONAĤEJA PREĜEJO DE AVANCIGO DE LA SANKTA KRUCO - memorigas pri iama dominikana preĝejo, kiu staris sude de tiu ĉi preĝejo ekde duono de la 13-a jarcento ĝis 20.8.1419, kiam ĝi estis detruita de husanoj. En la tempo post la batalo sur Blanka monto (1620) la monaĥejo estis renovigita, sed dum la regado de Jozefo la 2-a fine de la 18-a jarcento ĝi estis definitive nuligita. La monaĥeja preĝejo havas elstaran renesancstilan sgrafitan fasadon el la periodo, kiam la konstruaĵo servis kiel urba salejo. Super la maldekstra enirdpordo troviĝas blazono de la dominikana ordeno. Sur la turo pendas du sonoriloj el la j. 1575 kaj 1673. La preĝejo estas maladirekte orientita kaj ĝia dispozicio estas krucoforma. La ĉefaltaro devenas el la 17-a jarcento, la kapelaltaraj el la 18-a jarcento. Sub la pavimo troviĝas kripto de la nobela famlio Švamberk el la 17-a jc.


..DOMO "ĈE KUGLOJ" - iama parto de unu el la tri mezepokaj urbopordegoj - pordego al Putim. Dum ĝia detruo en la j. 1836 oni metis en la domfasadon tie trovitajn kanonkuglojn, laŭ kiuj la domo ricevis sian nomon. Sur la fasado estas konservitaj restaĵoj de la renesancaj sgrafitoj. La domo havas riĉan kulturan historion - loĝis en ĝi poeto A.Heyduk, prozisto J.Holeček kaj precipe poeto F.Šrámek. Ĉi-tien estas lokitaj liaj verkoj "Arĝenta vento" kaj "Luno super la rivero". Nuntempe la domo estas sidejo de Baza artlernejo.

..HOTELO OTAVA - la konstruaĵo staras surloke de la iama urbopordego de Budějovice. Kiel unu el la plej luksaj hoteloj en suda Bohemio konstruigis ĝin en la j. 1898 la loka farmaciisto Dvořáček. Sur ĝia fasado troviĝas 11 freskoj kun motivoj el la historio de la urbo Písek, kreitaj laŭ originaloj de la fama ĉeĥa pentristo Mikoláš Aleš. Sur la suda fasado de maldekstre dekstren: "Lavado de oro en la rivero Otava", "Matěj Louda el Chlumĉany, urbestro de Tábor, sur Ŝtonponto", "Kavalira turniro", "Konkero de la urbo dum la tridekjara milito", "Alegorio de ĉaso". Sur la orienta fasado demaldekstre dekstren: "Apoteozo de la urboblazono", "Batalo ĉe Čížová", "Urba festeno", "Kamparanoj el la regiono de Písek". "Studentoj el Písek en la burgo Zvíkov", "Flosoj sur la rivero Otava". En la unua triono de la 20-a jc. en la hotelo estis sidejo de la mondfama internacia violonlernejo de prof. Otakar Ševčík.

..URBOPARKO DE PALACKÝ - estiĝis surloke de nuligita fosaĵo antaŭ la urbomuregaro en la 40-aj jaroj de la 19-a jarcento. Staras en ĝi empirstila pavilono de Schrenk (1841), monumento de historiisto František Palacký (1886), monumento de poeto Adolf Heyduk (1935) kaj baroka statuo de Neptuno (1771), kiu origine ornamis ne plu ekzistantan akvofontanon sur Ĉefplaco. En la urboparko troviĝas ankaŭ populara gastejo "U Reinerů". Vidalvide al ĝi staras konstruaĵo de Teatro de Fráňa Šrámek.

..LOĜDOMO DE ADOLF HEYDUK en la strato Tyršova - domo konstruita por la fama poeto (1835 - 1923), en la j. 1900 laŭ la projekto de arkitekto Jan Koula en novrenesanca stilo. En parto de la loĝejo de Heyduk - laborĉambro, manĝejo kaj salono - troviĝas memormuzeo kun origina ekipo. Tri ejoj restis ekipitaj tiel, kiel Heyduk forlasis ilin. Sudbohemia regiono investis por rekonstruo de la domo pere de Muzeo de la regiono Prácheň pli ol 6 milionojn da kronoj. La domo estas publike alirebla ekde junio 2007.

..URBA ELEKTREJO - Písek apartenas al la unuaj urboj en Ĉeĥio, kie inĝ. František Křižík instalis publikan elektran lumigsistemon. Ĝi okazis 23.6.1887 kaj unu jaron pli poste, por bezonoj de larĝigita lumigado, estis konstruita elektrejo. Dinamon komence movadis akvorado, kiun en la j. 1901 anstataŭigis du turbinoj de Francis. En la j. 1994 post granda paŭzo la urbo refunkciigis malnovan rekonstruitan meĥanismon kaj la elektrejo nuntempe denove produktas kurenton. La elektrejo mem estas kunigita kun publike alirebla muzea ekspozicio.

..EKSTOMBEJO KUN PREĜEJO DE LA PLEJ SANKTA TRIUNUO - la tombejo estis fondita en la j. 1549, la preĝejo meze de ĝi estis alkonstruita en 1576. Sur la suda flanko troviĝas renesancstila enirpordo kun indikoj pri historio de la urbo. Post estigo de la nova Arbara tombejo en la 30-aj jaroj de la 20-a jc. tiu ĉi areo estis iom post iom nuligata kaj en la 70-aj jaroj transformita al Pietata parko. Restis en ĝi konservitaj arkitekture interesaj tomboŝtonoj kaj oni indikis lokojn de ripozo de regione elstaraj personecoj. Inter ili estas ankaŭ historiisto August Sedláček kaj violonpedagogo Otakar Ševčík. El la meblaro de la preĝejo konserviĝis malfrurenesanca gravurita predikejo. Okazadas en ĝi ekspozicioj, koncertoj kaj solenaj societaj aranĝoj.

Map
Map
We Recommend
Fulltext
This project is co-financed by the European Union and the South Bohemian Region.

This project is co-financed by the European Union and the South Bohemian Region.