
Se oni parolas pri Ĉeĥa Respubliko kiel pri la lando, kie eblas trankvile ripozi, tiam pri Suda Bohemio kaj en ĝi situanta urbo Písek la eldiro validas duoble. La pentrinda pejzaĝo de Sudbohemia regiono trankviligas jam per sia milda ondiĝo, respeguliĝanta en la monde unika arkitekturo de la kamparana baroko. Ĉarmaj, hele stukitaj bienoj brilas en satverdaj montetoj kaj valoj de Subŝumava regiono kaj neripeteble kunligiĝas kun la delikata beleco de pura naturo.
La kvieteco senteblas ankaŭ en la karaktero de negrandaj sudbohemiaj urboj. Kontribuas al tio ankaŭ la kutimaj trajtoj de la lokuloj - afablaj, pacamaj, sed ankaŭ fieraj homoj, kiuj super ĉio respektas la tradician vivmanieron de sia regiono. Dank' al tio oni sukcesas jam dum jarcentoj konservi la lokan specifan ĉarmon, kiu logas ĉi-tien feriantojn el la tuta respubliko kaj ĉiam pli kaj pli ankaŭ eksterlandajn turistojn. La unua pli granda sudbohemia haltloko survoje el Prago estas Písek, urbo situanta surborde de la rivero Otava kaj proksimume cent kilometrojn de la ĉefurbo. Kiel unu el la juveloj de la regiono oni prave rajtas nomi ĝin enirpordego al Suda Bohemio.
Ĉu vi scias, ke Sudbohemia regiono estas la plej trankvila kaj plej sekura parto en Ĉeĥa Respubliko? Statistikoj ĉiujare konfirmas la plej malaltan enlandan gradon de krimeco kaj same plej malmulte da vojaĝakcidentoj …
File date: 2.4.2009

This project is co-financed by the European Union and the South Bohemian Region.
© 2004 - Město Písek - odbor kultury a cestovního ruchu, number of visitors this page since 8.5.2009: 4487